La matematikaj prapatroj de Christer Kiselman
Mi defendis mian doktoran diserta^jon la 3-an de decembro 1966 ^ce la
Stokholma Universitato. Mia konsilanto tie dum la jaroj 1961-1964
estis
Lars Hörmander
Mi auskultis liajn lekciojn pri partaj diferencialaj ekvacioj autune
de 1961 kaj printempe de 1962 kaj poste liajn lekciojn pri analitikaj
funkcioj de pluraj kompleksaj variabloj autune de 1962 kaj printempe
de 1963. Hörmander nun estas emerita profesoro ^ce la Lunda
Universitato. Li defendis sian doktoran disertacion en 1955. Lia
konsilanto estis
Li estis profesoro ^ce la Lunda Universitato kaj ricevis sian doktorecon
en 1912 ^ce la Budape^sta Universitato kun
kiel konsilanto. Fejér ricevis sian doktorecon ^ce la Budape^sta
Universitato en 1902. Lia konsilanto estis
Schwarz ricevis sian doktorecon en 1864. Lia konsilanto estis
Schwarz auskultis la lekciojn de Weierstrass pri Integra Analitiko en
1861. Weierstrass ricevis honoran doktorecon de la Universitato en
Königsberg en 1854; ni tial ne povas diri ke li havis doktoran
konsilanton. Li tamen studis matematikon konsilate de Gudermann en
1838-1840.
Tiu informo estas parte bazita sur la Matematika genealogia
projekto de Steve Butcher, Patricia R. Allaire kaj Harry
B. Coonce. Koran dankon!
André Martineau (1930-1972)
invitis min labori en la Universitato de Nico dum la akademia jaro
1967-68. Ankau li tre influis min. Mi provis resumi miajn memorojn
pri li kaj pri nia komuna jaro en franclingva noto, kiu estas legebla
en la reto kiel DVI-dosiero, kiel
PostScript-dosiero kaj kiel PDF-dosiero.
Christer Kiselman, 2000 10 01. Al la hejmpa^go
de Kiselman. Komputilreta adreso: kiselman@math.uu.se