Saluton al ĉiuj de via nova prezidanto!
Pro vojaĝoj al Kampala, Kigali kaj Butare 2013-09-21—30 kaj al Karlskrona 2013-10-02—04 mi ne povis tuj reagi al la mesaĝo de Renato 2013-09-26 pri la rezultoj de la voĉdonado. Nun mi faras tion, unue por danki al vi pro via subteno, kvankam ne ĉioma, de mia kandidateco. Renato ricevis plenan subtenon, sendube merititan pro longedaŭra, fidela kaj zorga laboro; Probal kaj Brian, kiel mi, ne tute plenan.
Antaŭ la elekto mi interparolis kun Renato pri la nombro de poraj voĉoj necesaj por ke mi akceptu la taskon – prezidanto nepre havu la konfidon ĉe la membroj. Mi nun decidis ke la nombro sufiĉas, kaj per tiu ĉi letero mi akceptas la taskon prezidi la akademion dum trijara periodo, ĝis iam en 2016.
Mian alvenon al tiu posteno mi dankas al mia plej inspira instruisto de ĉiuj kategorioj, Karl Axnäs (1899–1984), doktoro pri slavaj lingvoj, kiu estis mia instruisto de la germana kaj kiu gvidis kurson pri la rusa en la svedia radio kiam mi estis 13-jara. Vekis li mian daŭran intereson pri lingvoj.
Dum mia membreco ekde 1989 prezidis André Albault, Werner Bormann, Geraldo Mattos kaj John Wells. Estas granda honoro sekvi ilin, kaj kun respektego mi provos daŭrigi ilian laboron.
Mi dankas aparte al John, la lasta el tiu kvaropo.
La plej grava fundamento de esperanto estas respekto al aliaj kulturoj. Sen tia respekto ni estus nenio. Ni neniam forgesu tion.
La esperantoparolantoj formas ian popolon, kaj ni rajtas prunti – aŭ ŝteli – el la plej bonaj trajtoj de la homaro. Tio certe estas allogo al aparteno al la esperantokomunumo.
Sed sur la bazo de la lingvo kreskas ankaŭ propra kulturo. Ni estos juĝataj laŭ niaj kulturaj atingoj – nenion pli sekuran ni rajtas atendi. Ni neniam forgesu tion.
En mia memprezento, alirebla ekde 2013-06-14 kaj iom ĝisdatigita 2013-07-05, vi espereble vidis ke mi formulas kelkajn proponojn por la estonteco. Pri ili mi laboros en du ŝtupoj. Unue mi submetos ilin al la konsidero de la estraro. Temos tiam pri eventualaj modifoj, kaj krome pri ordigo: ni ja ne povos ĉion fari samtempe, sed devas komenci per kelkaj. Post decido fare de la estraro mi submetos ilin al la pleno, kiel proponon ne nur de mi, sed de la estraro.
Inter la proponoj faritaj mi menciu ĉi tie la ideon kunlabori kun nemembroj de la akademio (sekcio 10, propono 1, paĝo 10 en la memprezento). Tiu ideo havas du celojn: unue altigi la kvaliton de certaj laboraĵoj; due konatigi la laborojn de la akademio al kelkaj elstaraj esperantologoj kaj interlingvistoj, kiuj pro diversaj kaŭzoj ne estas membroj. Pro tio mi sendas kopie la nunan leteron ankaŭ al kelkaj nemembroj.
Ni vidos kiel evoluas la aferoj. Ĝis tiam: fartu tre bone kaj zorgu vin!
Plej kore,
Christer