ESPERANTOLOGIA KONFERENCO

Sub la aŭspicioj de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj la Centro por esploro kaj dokumentado pri mondaj lingvoproblemoj (CED)

*** EK 2010 ***

CONFERENCE ON ESPERANTO STUDIES

Under the auspices of the Universal Esperanto Association (UEA) and the Center For Research and Documentation on World Language Problems (CED)

La Universala Esperanto-Asocio kaj la Centro por esploro kaj dokumentado pri la monda lingvoproblemo aranĝos la 33-an konferencon pri esperantologio en Havano, Kubo.

Lingvo: Esperanto.

Tempo: 2010-07-22 12:00—16:00.

Loko: La kongresejo de la Universala Kongreso de Esperanto en Havano.

Partoprenontoj: Ĉiu aliĝinto al la Universala Kongreso rajtas partopreni.

Programo

La antaŭe anoncita prezento de Otto Prytz bedaŭrinde ne okazos.

Resumoj ĉi-malsupre.

Organizanto, komisiite de UEA kaj CED: Christer Kiselman, gastprofesoro; membro de la Akademio de Esperanto; membro de la Reĝa Sveda Akademio de Sciencoj.
Adreso: Upsala Universitato, Instituto por informadika teknologio, Poŝtkesto 337, SE-751 05 Uppsala, Svedio.
Retpoŝta adreso: kiselman@it.uu.se


Publikigaĵo

UEA kaj CED planas eldoni volumon kun la prezentoj.

Resumoj

La esperanta literaturo tra la lupeo de kelkaj lingvoteorioj kaj literaturkonceptoj — Resumo

Vilmos Benczik

La tradiciaj lingvoteorioj kaj literaturkonceptoj baziĝas sur la organika unueco de signifanto (t.e. sonkorpuso de vorto) kaj signifato (tiu objekto, koncepto ktp. en kies loko staras la koncerna vorto kiel signo) — temas pri terminoj de Saussure: signifiant kaj signifié. En tiu organika unueco signifanto elvokas la signifaton, dum ĝi mem paliĝas, kvazaŭ malaperas, kaj en la proscenio staras nurnure la signifato. Esperanta literatura verko laŭ tiu koncepto — dum longa tempo reganta en la literaturscienco — ne povas esti plenvalora, ĉar la rilato inter signifanto kaj signifato en Esperanto estas malpli intima, ol en la etnaj lingvoj; sekve esperanta signifanto ne kapablas elvoki tiel firman kaj potencan signifaton, kiu likvidus ĝin (la signifanton) mem kaj starus sola antaŭ la okuloj de la leganto.

Sed la novaj lingvoteorioj kaj la post-strukturismaj literaturkonceptoj pridubas tiun organikecon kaj intimecon en la rilato inter signifanto kaj signifato (kiel ankaŭ la ĉefrolon de la signifato) ankaŭ koncerne la etnajn lingvojn; fariĝis ĝenerala la koncepto, laŭ kiu per la vortoj de la homa lingvo ne eblas konfidinde referenci al la realo. Laŭ tiuj tezoj en la semiotika procezo, funkcianta ĉe la kreado kaj legado de literatura teksto, la ĉefrolon transprenas signifanto, kies ligiteco al difinita signifato estas minimume dubinda. Literatura verko laŭ tiu koncepto estas antaŭ ĉio teksto, konsistanta el signifantoj, kiuj signifantoj interrilatas multe pli kun la signifantoj de aliaj tekstoj ('interteksteco'), ol kun iuj dubindaj, transcendaj — reale ne kapteblaj — signifatoj. Rezulte de tiu paradigmoŝanĝo en la teorio de lingvo kaj de literaturo fakte forfalas la bazo de ĉiuj rezervoj, pli frue alfrontantaj la esperantan literaturon. La prelego deziras skize prezenti la esencon de tiu ĉi paradigmoŝanĝo, kaj montri ĝiajn teoriajn konsekvencojn rilate la pritakson de la esperanta literaturo kaj rilate la prijuĝon de Esperanto kiel lingvo.


Organizaj strukturoj kaj la estonteco de Esperanto — Resumo

Humphrey Tonkin

Ne senpense Hodler kaj liaj junaj kunlaborantoj en 1908 nomis sian novan asocion "Universala": kiel Lins atentigas (Utila estas aliĝo, pĝ. 10), UEA konsistis nur el individuaj membroj, tiel ignorante la naciajn Esperanto-societojn. Temis esence pri horizontala strukturo, tre taŭga por la idealisma, popularisma etoso de tiu periodo. Sed la Unua Mondmilito kaj la posta mondpolitika evoluo ĝenerale plifortigis naciajn identecojn. Sekve, ne estas surprize, ke, kiam oni konstruis la "modernan UEA" en la jaroj post la Dua Mondmilito (vidu: Esperanto en perspektivo, pĝ. 548–634), oni kreis, surbaze de la kunigo de UEA kaj IEL, esence hierarkian strukturon, kies bazo konsistis el lokaj grupoj, landaj asocioj, kaj internacia organizaĵo. La fundamento de tiu strukturo estis (a) geografia kaj (b) ŝtata. Kvankam ekzistis plej diversaj aliaj Esperanto-organizaĵoj, neniu sukcesis komplete teni sian pozicion fronte al tiu monolita kaj dum pluraj jaroj tre efika strukturo. La mondpolitika evoluo iris en lastaj jaroj inversan direkton: la internacia kunlaboro okazas ĉiam pli ofte sen interveno de ŝtataj strukturoj, sen limiĝo geografie — helpate (eĉ kaŭzate) de la profundaj ŝanĝoj en la komunika teknologio. Malfermiĝis la demando, kiun formon prenos la strukturoj de la Esperanto-komunumo en estonteco?

Esperanto kiel lingvo-ponto — kroata ekzemplo el la dua jarcento — Resumo

Spomenka Štimec

Inspirita per la etoso de la 8-a Universala Kongreso de Esperanto en Krakovo en la jaro 1912, kroata instruistino Antonija Jozičić revene hejmen al provinca urbeto Kostajnica esperantigis romanon Konfeso de kroata verkistino Milka Pogačić. La Esperanta traduko de la verko publikigita en 1913 atingis Ŝanhajon kaj el ĝi aperis la ĉinigita versio de la kroata romano. Per la ĉina eldono en la jaro 1931 okazis la unua traduko de la kroata literaturo ĉinen. Esperanto denove servis kiel pontolingvo kelkajn jarojn poste kiam per la Esperanta traduko eldonita en Lepsiko kroata romano Ano de l'ringludo estis ĉinigita kaj publikigita per la sama eldonejo Shangiru en 1936. Tiuj fruaj roloj de Esperanto kiel lingva ponto al la ĉina ne estis unikaj. Poste aperis du pliaj libroj el la kroata literaturo en la ĉina traduko en 2004 kaj 2006.

En 2008 la Eŭropa Komisiono diskonigis konkurson alvokante projekton en kiu partnera lando estos Hinda Unio. Kroata Esperanto-Ligo proponis al la Eŭropa Komisiono publikigi en Hinda Unio tri infanlibrojn el tri eŭropaj landoj en la bengala kaj unu bengalan infanlibron paralele en tri eŭropaj landoj. La projekto per Esperanto kunlaborigis partnerojn en Italio, Slovenio, Kroatio kaj Hinda Unio. La projekto el 2008 konstruiĝis sur la kontinuaj spertoj de apliko de Esperanto kiel literatura lingvo en ponta tradukado depost 1931.

La prelego prezentas detalojn pri la realigo de la lingva kaj literatura projekto dum 2008–2010 kiun la Ministerio pri kulturo de Respubliko Kroatio elektis por unu el la modeloj de bona praktiko 2010.


Variaĵoj de esperanto iniciatitaj de Zamenhof. — Resumo

Christer Kiselman

Esperanto havas du difinojn: jure ĝi estas la lingvo difinita en la Fundamento de Esperanto el 1905; lingvistike ĝi estas difinita (kiel ĉiu alia lingvo) de la praktiko de la parolantaro. Ekzistas ia streĉiteco inter la du difinoj, sed ni povas konstati ke ili grandparte samas. Tiu eldiro tamen estas simpligo. Skriba dokumento neniam povas ĉiom difini lingvon, kiu estas parola komuniksistemo. Kaj la buŝa praktiko de la parolantaro estas ja malfacile kaptebla.

Pli-malpli kaŝite ekzistis variaĵoj de la zamenhofa lingvo. Per tiu esprimo mi celas

Temas do pri du variaĵoj antaŭ 1887 kaj du post tiu jaro. La esperanto de la Fundamento de 1905 estas el tiu ĉi vidpunkto egala al tiu de 1887.

Ĉu ni povas vidi evoluon inter tiuj jaroj, do 1878, 1881, 1887, 1894 kaj 1906? Ĉu la reformproponoj estas ia pluevoluado de la lingvo de 1887 aŭ ĉu, male, ili reprezentas iun reiron al pli frua ŝtupo? Kial Zamenhof faris en 1906 proponon pri lingva reformo spite al la severa netuŝeblo de la Fundamento? Ni provos esplori tion.


Esperanto kiel internacia lingvo en la ombro de la angla — Resumo

Amri Wandel

Kiam Zamenhof forĝis la lingvon kiun li nomis Internacia, la okcidenta civilizacio havis plurajn "internaciajn" lingvojn, depende de la tereno. En diplomatio oni uzis plejparte la francan, en la scienco regis la germana, en teologio la latina, en muziko la itala ... kelkajn jarcentojn pli frue, unu sola lingvo — la latina — plenumis ĉiujn tiujn rolojn, kaj unu jarcenton poste ŝajnas ke denove unu sola lingvo transprenis la gvidan rolon en ĉiuj terenoj — la angla. Novaj terenoj aperis — informadiko, interreto, sociaj retoj, vikipedio — kaj la angla preskaŭ sole regas ankaŭ ilin.

Ĉu en tia monolingvocentrisma mondo ekzistas vera neceso por aldona internacia lingvo? Kioman ŝancon havas Esperanto en la ombro de la ŝajne absoluta hegemonio de la angla? Ni ja konas la respondojn kiujn ĉiu lernanto de Esperanto absorbas kune kun la dekses reguloj kaj la fina venko — facileco, neŭtraleco, efikeco, amikeco.

Sed ĉu tiuj magiaj vortoj, kiuj eble sonis logikaj kaj konvinkaj antaŭ duonjarcento, vere validas ankaŭ nuntempe? Multaj aferoj ŝanĝiĝis. La facileco kaj simpleco kiu ebligas lerni Esperanton plurfoje pli rapide ol la anglan ŝajne malpli avantaĝas: komputiloj ebligas tradukadon per tuŝo de butono. Retaj lingvokursoj estas senpagaj, facilaj kaj alireblaj al ĉiu. La neŭtraleco, kiu estis tre grava argumento en la dividita mondo de la malvarma milito, rapide perdas sian gravecon en la nova erao de la supernacia tutmondiĝo.

Kiel tamen la Esperanto-komunumo restas vivanta kaj eĉ evoluiĝanta? Restas eble nur idea amikeco — aŭ samideaneco, aŭ eble pli ĝuste sekteco, aŭ eble moderna versio de homaranismo? Kaj ĉu tio sufiĉas por ke Esperanto havu realan ŝancon iam fariĝi vere internacia lingvo, heredante la rolon kiun la angla ŝajne ludas en la lastaj jardekoj pli kaj pli? Tiujn demandojn ni provos kune formuli kaj respondi.


La adreso de tiu ĉi paĝo estas: www.cb.uu.se/~kiselman/havano2010.html. Lastfoje aktualigita 2021-04-29.