ESPERANTOLOGIA KONFERENCO
Sub la aŭspicioj de la
Centro por esploro kaj dokumentado pri mondaj lingvoproblemoj (CED)
kaj la Universala Esperanto-Asocio (UEA)
*** EK 2013 ***
Announcement in English
La Centro por esploro kaj dokumentado pri la monda lingvoproblemo
kaj la Universala Esperanto-Asocio aranĝos la 36-an konferencon
pri esperantologio en Rejkjaviko, Islando.
Lingvoj: Esperanto kaj la dana (kun sinsekva interpretado
en esperanton).
Tempo: 2013-07-25 09:00—13:00.
Loko: La salono Hirsch en la koncertejo kaj
kongresejo Harpa, kie okazos la Universala Kongreso de
Esperanto.
Partoprenontoj: Ĉiu aliĝinto al la Universala
Kongreso rajtas partopreni.
Programo
- 09:00—09:30. Eckhard BICK: La kunteksta vortaro DeepDict: Korpusa
leksikografio en Esperanto
- 09:30—09:40. Diskuto pri la prezento de
Eckhard
- 09:40—10:05. Probal DASGUPTA: `Postkuri' ne estas `kuri post': Esperanto
kaj la plenvorta morfologio
- 10:05—10:15. Diskuto pri la prezento de Probal
- 10:15—10:35. USUI
Hiroyuki: Prasennaciismo en oriento: japana ultranaciisto kaj
ĉinaj anarkiistoj
- 10:35—10:45. Diskuto pri la prezento de
Hiroyuki
- 10:45—11:10. Paŭzo
- 11:10—11:25. Detlev BLANKE: Pri kelkaj lastatempaj esperantologiaj
publikigaĵoj
- 11:25—11:35. Diskuto pri la prezento de
Detlev
- 11:35—12:00. José Antonio VERGARA: Interskola ponto en Interlingvistiko: du
reformoprojektoj de Esperanto motivitaj de Interlingua
- 12:00—12:10. Diskuto pri la prezento de
José Antonio
- 12:10—12:50. Guðrún KVARAN: Islanda lingvopolitiko, la leĝo pri la
islanda lingvo kaj la taskoj de la Islanda lingvokonsilio.
(Prelego en la dana kun sinsekva
interpretado en esperanton.)
- 12:50—13:00. Diskuto pri la prezento de
Guðrún
CED kaj UEA planas eldoni volumon kun la prezentoj.
Resumoj ĉi-malsupre.
Organizantoj, komisiite de CED kaj UEA:
Christer Kiselman, gastprofesoro; membro de la
Akademio de Esperanto; membro de la Reĝa Sveda Akademio de
Sciencoj.
Adreso:
Upsala Universitato, Poŝtkesto 337,
SE-751 05 Uppsala, Svedio
Retpoŝtaj adresoj: kiselman@it.uu.se;
christer@kiselman.eu Kongresa numero: 183
kaj
Mélanie Maradan, tradukisto, terminologiisto kaj
doktoriĝonto. Ŝi estas UEA-komisiito pri terminologiaj
instancoj.
Adreso: Uni Mail, Faculté de traduction
et d'interprétation, 40 Bd du Pont-d'Arve, CH-1211
Genève 4, Svislando
Retpoŝta adreso: melmaradan@yahoo.fr
Kongresa numero: 454
Resumoj (en alfabeta ordo)
- Eckhard BICK: La kunteksta
vortaro DeepDict: Korpusa leksikografio en Esperanto
Mi prezentos la kuntekstan vortaron DeepDict (ĉe
www.gramtrans.com) kaj CorpusEye (Tekstaro-Rigardilo, ĉe
corp.hum.sdu.dk), kiuj per reta interfaco montras kiel Esperanto vere
uziĝas. Por ĉiu vorto, DeepDict kreas grafikan superrigardon
pri la plej tipa uzo, fiksaj kombinoj kaj la vortkampo de la
vorto. Ekzemple eblas facile vidi la diferencon inter scii
kaj koni aŭ vidi la vortkampon de
ĉevalo (rajdi, galopi, fojno, hufo, selo,
k.t.p.). CorpusEye, aliflanke, montras indivuajn ekzemplojn de tutaj
frazoj kaj kapablas studi la uzon de afiksoj aŭ la oftecon de
novaj vortoj. Ambaŭ povas esti utilaj por leksikografoj,
instruistoj kaj lingvemuloj, sed DeepDict ankaŭ celas
lernantojn kaj ĝenerale homojn al kiuj mankas uzo-informoj en
normalaj vortaroj.
Biografieto. Dr. phil. Eckhard Bick estas germana
komputillingvisto vivanta en Danio. Li studis en Bonno, Londono kaj
Århus kaj akiris diplomojn pri medicino, lingvistiko kaj nordiaj
lingvoj. Nuntempe li laboras por Suddana Universitato (Odense) kaj
por sia propra firmao GrammarSoft, kreante porkomputilajn gramatikojn
kaj leksikojn por la plej multaj ĝermanaj kaj romanidaj lingvoj,
uzatajn i.a. en maŝintradukado (gramtrans.com), perreta instruado
(beta.visl.sdu.dk) kaj korpusa lingvistiko (corp.hum.sdu.dk).
Flankprofesie Eckhard ankaŭ instruas akupunkturon kaj laboras kun
esperantaj projektoj, kiel Lingvohelpilo kaj WikiTrans. Li publikigis
plurajn vortarojn, librojn pri ĉina medicino, esperantajn
tradukojn (Muminvalo) kaj eĉ esperantan ludon (GEO-ludo),
kaj li estas ĉefaŭtoro de la esperanta lernolibro Tesi la
Testudo.
- Detlev BLANKE: Pri kelkaj
lastatempaj esperantologiaj publikigaĵoj
Mi informos i.a. pri lastaj eldonoj de fakaj informiloj, pri grava
bibliografio, prezentos libron pri retorikaj stilfiguroj kaj pri
terminologia agado. Mi krome resumos la enhavon de tri lastatempe
eldonitaj aktoj de esperantologiaj konferencoj, pri la sesa kajero de
la revuo Esperantologio / Esperanto Studies kaj pri la
interlingvistika sekcio de Language Problems & Language
Planning 2012.
- Probal DASGUPTA: `Postkuri' ne estas `kuri post': Esperanto
kaj la plenvorta morfologio
En la ĝenerala lingvistiko, jam de la sesdekaj jaroj ekzistas
diverĝo inter tiuj, kiuj donas al la leksiko seriozan povon, kaj
tiuj, kiuj traktas ĝin kvazaŭ nuran ŝaŭmon de
sintaksa maro, kies ondoj decidas ĉion. Nomu ilin vortrealistoj
kaj vortoskeptikuloj. La skeptikuloj donas multe da povo al la
sintaksa komputado. Unu loko, kie ni povas trovi decidajn faktojn,
estas la planlingvo Esperanto. Se la komputado-maksimumigaj
vortoskeptikuloj plene pravus, la esprimmanieroj (a) Johano
postkuris Petron kaj (b) Johano kuris post Petro havus la
saman gamon da interpretoj. Sed eĉ en tiu ĉi kiel eble plej
logika lingvo, se Petro iras ekzerce kuri kaj post unu-du horoj Johano
iras ekzerce kuri, ni povas diri (b) sed ne (a). Temas ne nur pri unu
kontrasto inter ĉi tiuj du esprimoj hazarde elektitaj, sed pri
sistema fakto. Tiu ĉi sistema fakto pri la kunmetitaj vortoj kaj
iliaj dismetaj egalvaloraĵoj aperas same klare en Esperanto, kiel
en la etnaj lingvoj. Jen unu argumento por la vortrealisma starpunkto
en la ĝenerallingvistika debato kontraŭ la vortoskeptikuloj. En
la nuna studo, ni metas sub lupeon ĉi tiujn kaj parencajn
fenomenojn en Esperanto, kaj uzas tiucele la aparaton de la vortofaraj
strategioj.
- Guðrún KVARAN : Islanda lingvopolitiko, la leĝo pri la
islanda lingvo kaj la taskoj de la Islanda lingvokonsilio
En la jaro 2009 la Parlamento de Islando unuan fojon leĝdonis pri
islanda lingva politiko. Tiu leĝo estis preparita fare de la
Islanda lingvokonsilio dum periodo de du jaroj. Mi prezentos
superrigardon de tiu evoluo kaj ties influo sur la lingva politiko
ĝis nun. Grava rezulto estas ke nun ekzistas speciala leĝo
pri la islanda lingvo, inklude de la islanda gestolingvo. Tiu ĉi
leĝo kaj la lingva politiko estas gravaj apogoj por la laboro de
la Islanda lingvokonsilio, kaj mi raportos pri la ĉefaj taskoj de
la konsilio rilataj al la konservado de la islanda lingvo.
- USUI Hiroyuki: Prasennaciismo
en oriento: japana ultranaciisto kaj ĉinaj anarkiistoj
Ne estas vaste konate, ke la sennaciismo de Lanti havis sian
precedencon en orienta Azio. En 1919, kiam Eŭgeno Adam
ankoraŭ kredis pri nure helplingva rolo de Esperanto, japana
ultranaciisto, KITA Ikki, fantaziis, ke en la
plivastigota japana imperio oni adoptu Esperanton, kiu cent jarojn
post la adoptiĝo forpuŝos ĉiujn etnajn lingvojn,
inkluzive de la japana, fariĝante la sola lingvo en ĝia
teritorio. Eĉ malpli konatas la fakto, ke tiurilate la
ultranaciisto inspiriĝis el siaj rilatoj kun ĉinaj
anarkiistoj, kiuj pledis por la anstataŭigo de la ĉina
lingvo per Esperanto en la komenco de la 20-a jarcento. Tiu ĉi
referaĵo provas prilumi la socikulturan klimaton en orienta
Azio, kiu ebligis tiom fruan ekburĝonon de sennaciecaj
ideoj. Tion helpis i.a. grava manko de etnolingva memfido pro la
geopolitika situo de tiu ĉi mondparto kiel marĝenigita
periferio en la moderna mondo.
- José Antonio VERGARA: Interskola ponto en Interlingvistiko: du
reformoprojektoj de Esperanto motivitaj de Interlingua
Lanĉita en 1951 de Alexander Gode nome de IALA, Interlingua estas
la sola nuntempa internacia planlingvo krom Esperanto kun iom da
organizita agado ĉirkaŭ si. Kiel ekstrema reprezentanto de
la naturalisma skolo en Interlingvistiko, ĝia ĉefa
konstruprincipo estas la alpreno de la t.n. internacia vortaro (fakte
latindevena) kun latinida gramatiko, iom simpligita laŭ la modelo
de la angla. Pro tiu limigita internacieco, la tekstoj en Interlingua
estas unuavide kompreneblaj al uzantoj de la diversaj latinidaj
etnolingvoj.
Ekde la apero de Interlingua estiĝis intensa debatado inter ĝiaj
subtenantoj kaj tiuj de Esperanto pri la demando kiuj estas la plej
taŭgaj kriterioj por konstruita interlingvo. La koncernajn argumentojn
oni esprimis jen per polemikaj pamfletoj, jen per sobraj studoj.
Interese, la rimarkindaj trajtoj de Interlingua kaj la ioma atento
kiun ĝi atingis ĉe iuj sciencaj kaj klerulaj medioj motivis
du serioze elpensitajn proponojn reformi Esperanton, kiuj tamen ne
atingis subtenon. Iliaj respektivaj principoj orientiĝis
respektive al tio kian formon la latin- kaj grekdevenaj etimoj havu
(Albert Lienhardt, Optimala ortografio de la Internacia Lingvo
Esperanto, 1978), kaj al propono por plena esperantido konstruita
laŭ Interlingua-kriterioj de vortara internacieco sed kun
Esperantotipa skemeco (W. Verloren van Themaat, Demolingwo,
1985–1996).
Komparante la ĉefajn elementojn de la interlingvistikaj skoloj
naturalisma kaj skema, tiel kiel ili rimarkeblas ĉe respektive
Interlingua kaj Esperanto, la referaĵo detale ekzamenos la menciitajn
projektoproponojn, utiligante i.a. la neniam publikigitan manuskripton
pri Demolingwo kiun la verkinto sendis al la preleganto antaŭ sia
forpaso.
Biografieto. José Antonio Vergara (n. 1962). Fakulo
pri publika sano, li instruas historion de medicino kaj scienco,
antropologion de sano kaj epidemiologion en la Universidad San
Sebastian (Puerto Montt, Ĉilio). Li interesiĝas pri Evolua
Biologio, Lingva Ekologio kaj Esperantologio.
Nuna prezidanto de Internacia Scienca Asocio Esperanta (ISAE), li
prelegis kvarfoje en IKU pri diversaj temoj, kaj ankaŭ en la
centjariĝa ISAE-festkonferenco (2006), en Simpozio pri nur-angla
scienco en multlingva mondo, organizita de Esperantic Studies
Foundation kadre de la AAAS-jarkonferenco (Boston 2008), kaj en la
ILEI-simpozio en la Universitato de Kopenhago (2012).
—
Al la komenca
paĝo de la retejo de Christer.