Kiselman

Christer Kiselman

Bonvenon al mia retpaĝaro!

Svenska    English    Français

Kiel atingi min
Christer Kiselman
Poŝtkesto 480
SE-751 06 Uppsala, Svedio
Retadreso: kiselman@math.uu.se; private christer@kiselman.eu
Telefono: +46 18 4713216 (al la universitato); +46 18 300708 (hejmen); +46 708 870708 (al mia portebla telefono).
Faksilo al la universitato: +46 18 4713201.

  • Mi kompilis liston de kelkaj artikoloj pri matematiko en Esperanto. En la reto ekzistas multe da informo pri Esperanto ĝenerale.
  • La Seminaro pri pluraj kompleksaj variabloj renkontiĝas regule ekde 1974.
  • Kiuj estas miaj prapatroj matematikaj? Rigardu!
  • La nova eldono de Plena Ilustrita Vortaro (PIV) aperis en la jaro 2002-a. Kune kun H. S. Holdgrün kaj Ingemar Kaj mi proponis revizion de la matematikaj kaj statistikaj terminoj. La propono estas havebla ĉi tie: DVI - PS - PDF.
  • Mi redaktas la revuon Esperantologio / Esperanto Studies, al kiu mi bonvenigas altkvalitajn kontribuaĵojn.
  • Mi lastatempe estis aŭ ankoraŭ estas engaĝita pri la planado de la sekvaj kongresoj aŭ konferencoj.
  • En la Universala Kongreso de Esperanto en Tel-Avivo mi prelegis dufoje la 30-an de julio 2000. La unua prelego, pri la kongresa temo, temis pri La lingva situacio en Svedio kaj Finnlando. La teksto sur kiu baziĝis la prelego estas akirebla ĉi tie (tamen mankas bildoj kaj mapoj): DVI - PS - PDF. La dua prelego, kadre de la Esperantologia Konferenco, havis la titolon Priskribo kaj normigo de matematikaj terminoj. Ankaŭ en tiu kazo la teksto sur kiu baziĝis mia prelego estas havebla ĉi tie: DVI - PS - PDF.
  • Vi povas trovi ĉi tie kelkajn citaĵojn el la verkoj de L. L. Zamenhof : DVI - PS - PDF.
  • La Manifesto de Raŭmo, verkita en 1980, estas grava historia dokumento pri la sinteno de esperantistoj al lingvo kaj kulturo. Claude Piron faris en 1994 prelegon Kien esperanto?, en kiu li komentas la manifeston. (Tiuj du gravaj tekstoj estas legeblaj en la reto dank'al Edmund Grimley Evans respektive Jouko Lindstedt.)
  • Ekzistas eĉ foto de mi ie en tiu tuttera teksaĵo.

    Christer Kiselman. Lasta modifo 2011-12-23.